Obernai, Elzaco pri ku vi revas !

Tourist Office***

Place du Beffroi - BP 104
67213 Obernai cedex

Tél: +33 3 88 95 64 13
Fax: +33 3 88 49 90 84
E-mail : ot@obernai.fr

 

Situation map of the tourist Office

 

Discovery visit of the old town (3 mo.)

Discovery visit of the old town

Obernai, ĉarma urbo

 

Internacie fama, Obernai fieras esti la dua plej turisma urbo de la Departemento Bas-Rhin, en Elzaco, (Orienta francio), post la eŭropa ĉefurbo Strasburgo. Obernai bonŝancas pro neordinara allogeco ĉar ĝi nestas ĉe la piedo de vogezaj montaro kaj la monto Sankta Odilia, kaj situas ĉe la vinstrato de Elzaco. Tiu historia urbo apartenis al ligo de imperiaj urboj konata per la nomo «dekapol» (urbodeko). Ĝi provizas al siaj 11504 loĝantoj kaj gastoj plej agrablan vivmedion kaj vivkondiĉojn. Vi spertos ĝustan ekvilibron inter la urba medio de la centro kun ĝiaj servoj, kaj ĝia ĉirkaŭa sereniga kamparo.

 

La ĉarmo de tiu elzaca urbo fontas el ĝiaj remparoj, ĝiaj tradiciaj trabfakaj domoj, konstruitaj per traboj kaj argilo, ĝia sonorilturo, kaj ĝia historia urbocentro. La multaj trajtoj kiel urbo kultura, sporta, entreprenema, frandema, historia, ornamita de floroj, ravos vin. Obernai efektive anas en « la plej belaj francaj devojiĝoj » (Franclingve « Plus beaux détours de France »).

 


Obernai, urbo kiu scipovos gastigi vin

 

Situita je 25-kilometroj sude de Strasburgo kaj 15 minutoj de la internacia flughaveno, Obernai profitas idealan lokon en la centro de Elzaco. La ĉefaj autoŝoseoj proksimas al Obernai, kaj la fervojo Sélestat-Strasbourg konektas ĝin al rapida trajno TGV, ebligante vojaĝon al Parizo po malpli ol 3 horoj. Ĉiujare Obernai gastigas milojn da turistoj venintaj pro ĝia kuirarto, ĝia historio, ĝia agemo, ĝiaj festoj. Kiom da gustoj, tiom da eblecoj en Obernai.

Obernai proponas vastan elekton por loĝado. La turisma oficejo kalkulas ne malpli ol 2700 litoj inter meblitaj lueblaj apartamentoj, ĉambroj en privataj domoj, hoteloj inter 2 ĝis 4 steloj, familiaj domoj por ferioj, familia feria vilaĝo kaj urba 3-stela tendumejo.

Uzante ĉiujn eblecojn inter kreemo kaj elzaca kuirarto, la kuiristoj de la restoracioj de Obernai scipovos kontentigi ĉies apetiton. En sincera kaj varma etoso, 11 vindrinkejoj provizos vin per lokaj specialaĵoj, kiel la tradicia saŭerkraŭto, la viandaĵa plado « baeckeoffe » kaj flamtortoj. Ankaŭ indas malkovri, laŭ Michelin gvidlibro, 2-stelajn gastronomiajn restoraciojn.


Obernai, dinamika kaj entreprenema urbo

 

Obernai konstruis imponan aron de edukaj, komercaj, sportaj kaj distraj konstruaĵoj, kiuj allogos ĉiujn.

Dum la tuta jaro, okazas trafendaj kulturaj kaj sportaj eventoj. La « Estivales » dum la somero, la internacia Triathlon, la dumnokta kurado « Hans », la festivalo de la nova cirko, la organa foiro BiObernai, la festivalo de aŭtuno, la tradicia kristnaska bazaro ktp. La asocioj de Obernai (Pli ol cent) ankaŭ aktive fortigas ĝian viglecon.

 

Obernai estas ankaŭ unu el la plej bela ekonomia montrofenestro de la regiono dank'al siaj 8000 laborpostenoj. Grandaj entreprenoj, kiel Hager, la bierfarejo Kronenbourg, Triumph, CMO, Ebm Papst, Steoffler, Supra kaj multaj malpli grandaj troviĝas tie ĉi.

 

Spertu la ĉarmon de Obernai... Vi nature sentos vin hejma tie ĉi.

Jeudi 29 Juillet 2010

© Ville d'Obernai | Mentions légales | Webmaster |  Création : 2exVia avec MasterEdit ®